Mi kaj sep membroj el nia esperanta grupo, Verda Merkredo kune vojaghis al Irano de la 20a ghis 27a de marto gvidate de nia Irana amiko s-ro Reza.
La plano de la vojagho jam longe devenis de nia konatigho kun Reza, ekde kiam nia grupo invitis lin unufojon po monato kiel gvidanton de nia esperanta konversacia lernado.
Li ofte parolis pri Irano, kaj fojfoje diris ke li volas preni nin al Tehran kaj gvidi en diversaj lokoj. Ni duonsherce diris, "Bonvolu fari la vojaghplanon, do ni sekvos vin." Dume amikeco kun fido kreskis inter ni, kaj la vojagho al Irano kune kun Reza farighis nia komuna revo. Do finfine la tempo venis por nia revo realighi.
La karavano konsistis el 15 membroj inkluzive de Reza, 7 el nia Verda Merkredo kaj unu ne-esperantista amikino (SASAKI Takako), unu el Tokio (s-ino TAMURA Kei), 5 el Tokushima. En la Tokushimanoj estis du fraulinoj kaj ges-roj NAGATA, kaj ilia amikino. S-ro NAGATA estas sola viro, kiu estas profesoro de robotiko. Niaj grupanoj estis KATO Nobuko, TAGUCHI Chizuko, SANMONJI Masa, HORIUCHI Akiko, OOKAWA Akemi, TAKENAKA Kayoko kaj mi, TAKAOKA Michiko. Dum la vojagho ni bone interamikighis unu kun la alia.
La karavano kolektighis en Narita Flughaveno, kaj ni rekte flugis al Tehrano uzante "Iran Air". Post chirkau 10 horoj, kiam nia aviadilo atingis Tehranon, kion unue faris ni virinoj? Chu vi divenas? Ni surmetis kaptukon! Char la Islama reghimo de Irano postulas obei la kostuman regulon ne nur al enlandaj virinoj, sed ankau turistoj el fremdaj landoj. Kompreneble tio estas nur por virinoj! Dum la tuta vojagho, la plej ghena ajho estis kaptuko. Chiam chiam ech en restoracio ni daure portis kaptukon sur la kapo.
Ho mi devas rakonti ke nia vojagho iom celis vidi Iranan novjaron, kiu komencighas je la printempa ekvinokso. Chi jare ghi estis la 20a de marto, nome Noruz. Homoj festas novjaron kun propra dekoracio kaj ghuas familian kunsidon same kiel japana tradicia novjaro.
En la aviadilo trovighis multaj Irananoj kiuj revenas al siaj familioj. Kiam la komenco de la novjaro estis anoncita, oni festis la momenton kun ghoja aplaudo. En la dua tago de novjaro, la 21a, ni vizitis kvar hejmojn, kaj chiu hejme trovighis novjara dekoracio kaj ni estis regalata per tradicia novjara kuko kiun dommastrinoj fervore kuiris por novjaro.
Ni tagmanghis che domo de S-ro Habbibpur kiu estas esperantisto ankau pentristo. Li jam estas fama kaj estimata inter Iranoj, kaj havis bonan galerion kie ni havis kunsidon kune kun junaj esperantistoj en Tehrano. Tio estis tre bona shanco interkonatighi reciproke per Esperanto. Ni chiuj sinprezentis, esperantistoj kompreneble esperante, aliaj japane, tiuokaze Reza tradukis en persan lingvon. Iranaj gejunuloj ankau sinprezentis, kaj mi sentis ke multaj el ili ne tiel alkutimighas akcepti fremdajn esperantistojn. Shajnis al mi ili tre similas al japanaj modestaj komencantoj. Tamen en tre amika etoso ni kunhavis bonegan tempon,nur bedauris ke la tempo tro rapide pasighis.
La lasta tago de la vojagho, ni vizitis kelkajn turismajn lokojn en Tehrano, kaj tiam lokaj esperantistoj jam konataj akompanis nin. Ankau ili helpis nin por nia achetado. Je nia foriro ili akompanis al la flughaveno, kaj iom da tempo babilis antau adiaui. Do tial Tehran nun farighas multe pli proksima loko en mia koro.
Krom Tehran ni vizitis Shiraz kaj Esfahan, tio estis turisma parto de nia vojagho. Ni flugis de Tehran al Shiraz kaj per buso veturis al Esfahan, survoje vizitante Persepolis, "La monda heredajho", kaj aliaj antikvaj restajhoj.
En Shiraz ni vizitis tombejo de Sa'adi kaj Hafez, kiuj estas plej famaj kaj amataj poetoj en Irano. Ambau lokoj estis plenaj de homoj el diversaj lokoj de la lando. Oni ghuas familian ferion de novjaro. Kaj je nia granda surprizo, nia karavano kolektis rigardon de Iranoj. Oni jhetis amikan kaj scivoleman rigardon al ni, alparolis, petis foti kune kun ili. La sama ofte okazis ankau en Esfahan. Ni sentis ke oni havas amikan senton al nia lando, kaj forte interesighas en alia lando. Pro la periodo de novjara ferio familiano kune vojaghas veturas per auto, au motorbiciklo, ghuante senghene la printempajn tagojn.
"Persepolis" estis grandega loko, kiu situas chirkau 50km norda de Shiraz, kaj nun chirkauata de dezerta loko iom trista malgrau ke dum tago tiu plenighas de trismaj vizitantoj. Marshante la vasta loko kaj vidante restajhon de ruinigitaj kolonoj mi ekpensis pri longa fluo de la tempo kaj antikva prospero de Akemenes dinastio. Irano posedas enormajn tavolojn da historio kaj kulturo. Tamen mi opinias ke kalkulante naturan chirkaukonstancon la konservado de la monda heredajho havas grandan problemon.
De Persepolis ghis Esfahan ni veturis lau la autovojo, kaj tra la fenestro ni vidis dezertan pejzaghon kiun nenie trovebla en Japanio. Bruna, bruna grizbruna pejzagho, ech kiam mi trovis plantojn, ili aspektis ne verda sed bruna. Mi sentis soifa sopirante verdajhon.
Esfahan estis vere belega urbo. Mi bone komprenas kial irananoj amas chi tiun malnovan chefurbon kaj fiere rekomendas viziti tien. Esfahan situas inter Tehran kaj Shiraz, chirkau la centro de Iran Altebenejo. Jam longe oni diras ke, " Esfahan estas la perlo de Irano " au " Esfahan estas la duono de la mondo ".
Mi volas rimarki du allogajn punktojn de la urbo. Unu estas la rivero Zajande kaj la pontoj super ghi. Bela largha rivero kun abunda akvo fluas trapasante la urbon .Kaj ghi havas multajn famajn pontojn, kiuj havas du etaghan strukturon. Suba etagho estas nur por ke homoj povu ghui promenadon. Tie trovighas te-trinkejo nomata chai-hane kaj malgrandaj vendejoj. Ni vizitis unu el plej fama te-trinkejon kaj admiras ke tio estas bone planita en la centro de la rivero por ghui belecon de riverfluo kaj pejzagho. Supra etagho estas por veturiloj kaj ankau homoj. Transpasante ponton malrapide multaj familioj ghuis promenadon. Lau la river-bordo kushas granda parko, kie ankau multaj homoj ripozis. Tio estis tre paca bildo. Nokte la pontoj tre belege lumigitaj allogas turistojn.
Kaj alie mi devas mencii pri la mirindeco de Emam Placo, en kiu inkluzivas Granda Moskeo de Masjede Emam, palaco de Ali Ghapu, belega moskeo Masjede Sheykh Lotf-ol-lah. Alia nomo de la palaco estas Naghshe Jahan kiu signifas, "bildo de tuta mondo".
Se mi havos alian shancon viziti Iranon, mi denove vizitos mirindegan moskeon en Esfahan.Nur unu semajna vojagho en Irano donis al mi tre amikan senton al la lando, kaj profunde impresighis pro ghia heredajho de longa historio. Reveninte hejmen mi ripete rememoras la internan bluan belecon de Masjede Sheykh Lotf-ol-lah, au dezertan pejzaghon, au charmaj okuloj de infanoj. Cetere, varma akcepto de la familio de Reza kaj lokaj esperantistoj. Ne forgesebla vojagho por ni chiuj.
Dank' al Reza kaj sincera chicherono Farzin, nia vojagho iris glate, tute sekure kaj agrable.
Michiko TAKAOKA
2000/apr. 15